Arkitektura historio d la preĝejo Zöblitz La preĝejo de 1480 – 1728 Ĉirkaŭ la jaro 1480 estis en Zeblico (Zöblitz) konstruata tiu ĉi preĝejo. La pentristo Wilhelm Dilich bildigis ĝin tia. Ĝi estis malgrandeta preĝejeto en gotika konstrustilo. La malhelo ĉe la malgranda turo povus esti siatempe estanta defendogalerio, de kiu oni en kazo de milito estus povinta sin defendi laŭ bezono. Ke oni konstruis tiun preĝejon ĉirkaŭ la jaro 1480 montras iu jarnombro en nia sakristejo, kiu ankoraŭ estas parto de la antaŭa preĝejo. Bedaŭrinde oni ne povas la lastan ciferon precize ekkoni, sekve ni nur povas diveni, ĉu ĝi estas 1882, 1887 aŭ 1888. Multon travivis tiu preĝejeto; en 1582/83 kaj 1598/99 malfacilajn pestotempojn, 1632 kaj 1639 atakoj de imperiestraj resp. svedaj soldatoj. Sed ĉiam ĝi estis savita de detruanta incendio. Plej malfrue estis tiu malnova preĝejo tre riparenda kaj krome tro malgranda. Pro la diversaj kaŭzoj (manko da mono, kvereloj pri la aspekto de nova preĝejo, malsanoj kaj epidemioj) daŭris ankoraŭ longe, ĝis kiam oni komencis renovigi la ĝisnunan preĝejeton. La grava konstruaĵo de 1728/29 Ĝi komencis nur en 1728, post kiam la nova pastro Wilhelm Steinbach (1691-1752) transprenis sian oficon. Li petis de la Eklezia Konsilio en Dresdeno "fortan riparon" de la malnova preĝejo. El tiu "riparo" estiĝis preskaŭ plena nova konstruo. Johann Chrishan Simon (1687-1760), konstrumajstro el Dresdeno, desegnis la dezajnon kaj estris la konstruon. Bezonis ĉirkaŭ tri monatoj, de la fino de Junio ĝis fine de Septembro, por elfosi ĉirkaŭe la ĝis nuna preĝejo la grundon por la nova. Je la 30a de Septembro 1728 oni faris la solenan meton de la fundamenta ŝtono, kaj ĝis la komenco de la vintro oni povis ankoraŭ 7 semajnoj masoni la fundamentajn murojn. La vintron oni uzis por faligadi la konstrulignon kaj al alproksimigi ĝin kaj krome aliajn konstrumaterialojn. Do oni alportis per sledoj sabloŝtonon de la bohema Tschemowitz (ĉe Komotau) kaj kalkon el la kalkminejo de Lengefeld. Kamparanoj el Lauterbach kaj Lauta ofertis siajn helpojn, al kiuj ili kiel danko "ne plu prenis ol kruĉon da biero al ilia plezuro". Kiam la vetero en la sekvanta jaro estis taŭga, oni daŭrigis la konstruadon kaj ĉirjaŭumis kvazaŭ la ĝisnunan preĝejon kun la nova, ĝis kiam en la somero de 1729 la malnova preĝejo estis malkonstruata. Bona vetero permesis, ke la laboro progresis rapide. Nur du tagojn oni devis interrompi la laboron pro malbona vetero. Kaj tiel estis jam la 17a de Septembro 1729 festo de konstrufino kaj oni povis fari la unuan diservon en la nova preĝejo je la unua Advento 1729. La tri sonoriloj En la turo pendas tri sonoriloj: la plej antikva kaj plej malgranda de tiuj tri, gisita en la jaro 1475, pezas 230 kg-ojn kaj sonoras al la sono c, origine devenis de la preĝejo de Ruppertsgrün kaj estis portita nur en 1957 al Zeblico por anstataŭi la iaman malgrandan sonorilon, kiu estis transfandita dum la Dua Mondmilito. Nur unu jaro pli maljuna estas ĝia fratino, la meza sonorilo. Ĝi estis gisita en 1476 kaj pendas certe el tiu tempo en Zeblico. Ĝia surskribaĵo tekstas „Al gloro de Maria Magdalena“, pezas 529 kg-ojn kaj sonoras al la sono a. La plej granda de tiuj tri, ni vidas ĝin en la tria foto supre, estis fandita en la somero 1710 de Michael Weinhold en Dresdeno. Ĝi pezas 975 kg-ojn, mezuras 113,5 cm-ojn diametre, estas 81 cm-oj alta kaj sonoras al la sono f, samsonorante ĉiam iomete ĝia toniko e'. El la koncernaj fakturoj scias ni, kiom kostis ĝia gisado: 626 taleroj. Aldoniĝis kelkaj apudaj kostoj, do la fina prezo estis 737 taleroj. Tie ni ankaŭ spertas pliajn aliajn interesaĵojn. Daŭris tri tagoj, ĝis ĝi estis transportita en la somero 1710 pere de ĉevaloĉaro trans Freiberg, Forchheim, Wernsdorf, Nennigmühle kaj Sorgau al Zeblico. En Nennigmühle oni devis jungi al la ĉaro pliajn ĉevalojn, por ke oni povas privenki la longan, akre deklivan monton ĝis Sorgau. Multaj homoj estis certe ĝojigitaj pro la vaste aŭdeblan sonon de la granda sonorilo. Nur malmulte da ĝojo por la siatempa kantoro, Gottlob Sander, kiu respondecis al la sonorila sonorado. Por la jam maljuna viro, kiu ne multe salajris, signifis la nova sonorilo plian laboron aŭ pliajn elspezojn por la helpantoj, kiuj transprenis sian laboron. Tiucele li postulis iometan krompagon de la paroĥo. Li turnis sin kelkfoje helpon serĉante al la elekto-princo Aŭgust la forta, en Dresdeno. Li ricevis juston, sed tre ĝui la faciligon li ne povis. Li mortis jam kelkajn semajnojn post la ĝojiga mesaĝo el Dresdeno en la jaro 1715. Tre bele distingebla ĝis hodiaŭ estas la sonorila inskribaĵo: „La sono falas nur en la orelon, la vorto kiel semo en la koron, se vi aprezas ĝin, la Malamiko vin trovos viglaj, bravaj, bonkondutaj.“ Ĝi memorigas, al kiu sonoriloj ĝis hodiaŭ servas: Ili volas inviti viziti aŭ la Diservon aŭ diservon por infanoj kaj aŭskulti la dian mesaĝon – hodiaŭ same kiel antaŭ preskaŭ 300 jaroj. Tre interesaj estas ankaŭ la nomoj de tiuj homoj, kiuj estas nomitaj sur la dorsflanko de la sonorilo: Al preskaŭ ĉiu oni povus multe da rakonti. Nur du personojn ni volas mencii: Al siatempa zeblica pastro Johann Wolfgang Rösch, naskita 1650 en Augustusburg kaj ek de 1687 pastro en Zeblico. Dum longaj 18 jaroj li suferis pro io inflamo en sia gambo, eble ia trombozo, neniu povis helpi al li ĝis li mortis 1715, nur kelkaj tagoj post kiam lia kantoro Gottlob Sander mortis. La sonorilan konsekron li ankaŭ spertis nur kiel malsana viro. La alia, de tiu ni volas mallonge rakonti, estas Elis Baldauff. Li laboris kiel ŝtofo- kaj toloteksisto tie ĉi en Zeblico, do li produktis ŝtofojn por vestaĵoj kaj ĉiutagaj tolaĵoj, kaj mortis en Zeblico 1751 en la aĝo de 77 ½ jaroj. Je la sonorila konsekro en 1710 li devis esti ĉirkaŭ 36 jaraĝa. Li estis la plej juna inter la peroĥogvidantoj kaj tial li devis esti „kurierknabo“ dum la sonorila konsekro. Minimume kvar fojojn li iris al Dresdeno, por transdoni al la sonorilogisisto la partopagojn por la nova sonorilo. Post kiam la sonorilo pli ol 230 jaroj dimanĉo post dimanĉo alvokis al la Diservoj, oni forigis ĝin en 1942, dum la 2-a mondmilito, el la turo kaj transportis ĝin al Hamburgo. Tie oni volis transfandi ĝin por produkti el ĝia metalo armilojn. Preskaŭ kiel miraklo ne okazis tio kaj ĝi povis en la jaro 1950 reveni al la hejmloko, kie ĝi plenumas fidele ĝian servon.
Hiperligoj KRISTANAJ FONTOJ estas ekumena interreta portalo en la internacia lingvo Esperanto kun multaj libroj, tekstoj, kantoj ... en Esperanto. http://web2py.dli-info.net/urban/es/index Internationale Christliche Esperantoliga KELI http://keli.chez.com/